Geoffrey CHAUCER [ĉose(r)] (naskiĝis ĉ. 1342/1343 en Londono, mortis la 25-an de oktobro 1400 samloke) estis angla poeto kaj verkisto.
Krom la ĉefa poeto de la meza angla lingvo (1100-1450) li ankaŭ estis filozofo kaj diplomato. Li estis la unua kiu estis entombigita ĉe la Poetangulo de la Abatejo Westminster.
Per lia majstra verko The Canterbury Tales ("La rakontoj de Canterbury") evidentas ke li estis influita de Boccaccio kaj laŭvice influis Ŝekspiron.
Li famiĝis ankaŭ kiel alkemiisto kaj astronomo kaj komponis traktaton pri astrolabo dediĉita al sia filo dekjaraĝa nome Lewis. Inter liaj verkoj elstaras La libro de la dukino (The Book of the Duchess), La Famodomo (House of Fame), la La legendo de la bonaj virinoj (The Legend of Good Women) kaj Troilo kaj Kresido (Troilus and Criseyde), sed Chaucer estas konata ĉefe pro "La rakontoj de Canterbury" (The Canterbury Tales). Chaucer ludis gravan rolon en la legitimado de la meza angla en epoko kiam la literaturaj lingvoj hegemoniaj en Anglio estis ankoraŭ kaj la franca kaj la latina.