George P. LAKOFF [ĝorĝ lej-kof] (naskiĝis 24-a de majo 1941) estas profesoro de lingvistiko ĉe la Universitato de Kalifornio, Berkeley kie li laboras ekde 1972. Li estas fama pri esploro de la metaforoj.
La origina tezo de Lakoff pri koncepta metaforo aperis en la libro Metaphors We Live By (Metaforoj per kiuj ni vivas) en 1980. Li uzis tiun koncepton pri politiko en la fama libro „Ne pensu pri la Elefanto”. Li proponas al la aŭskultantaro ne pensi pri elefanto, sed neniu povas elteni la provon.
Lakoff asertas, ke la sukceso de la Usona Respublikana Partio baziĝas pri la pli sukcesa koncepta konstruado, tio estas ili kontrolas, regas la politikajn nociojn, ŝlosiltemojn.
Ekzemploj: