Germana Akademio por Lingvo kaj Poezio | ||
---|---|---|
volontula asocio | ||
Informoj | ||
fondodato | 28-a de aŭgusto 1949 | |
fondinto(j) | Oskar Jancke vd | |
Situo | ||
Geografia situo | 49° 52′ 33″ N, 8° 40′ 3″ O (mapo)49.87579758.6675201Koordinatoj: 49° 52′ 33″ N, 8° 40′ 3″ O (mapo) | |
lando | Germanio | |
urbo | Darmstadt | |
adreso | Alexandraweg 28 | |
Estraro | ||
ĉefestro(j) | Ingo Schulze (en) (2023–) vd | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
vd | ||
jura formo | registrita asocio de Germanio vd | |
| ||
La Germana Akademio por Lingvo kaj Poezio (foje ankaŭ nomata " kaj Literaturo", germane Deutsche Akademie für Sprache und Dichtung) estas asocio por verkistoj kaj akademiuloj.
La celo de la asocio estas propagandi kaj promocii la germanajn lingvon kaj literaturon en Germanio, Germanlingvio kaj eksterlande. Ĝia mandato validas kaj en arto kaj scienco, kaj en publika same kiel privata uzo. La asocio celas krei forumon por libera kaj malferma diskutado inter aŭtoroj, kritikistoj, tradukistoj kaj sciencistoj.
La akademio estis fondita en la Paŭlo-preĝejo de Frankfurto ĉe Majno la 28-an de aŭgusto 1949, je la 200-a naskiĝdatreveno de Johann Wolfgang von Goethe. Kiam ĝi estis establita en 1949, la celo estis interalie starigi sendependan organizaĵon je federacia nivelo kiu povus reprezenti la interesojn de germana lingvo kaj literaturo en- kaj eksterlande [1][2].
La akademio sekvas la evoluon de la germana lingvo kaj partoprenis en la diskuto pri la germana lingvo-reformo en 1996. Unu tasko ankaŭ estis elmontri la parton de germana literaturo kiu estis subpremita sub Nacisocialismo.