![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Suda kalvibiso (G. calvus) kun junulo.
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Genroj de subdivizioj
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La ibisoj estas gregemaj longkruraj vadbirdoj kun longaj subenkurbaj bekoj; ili formas unu subfamilon de Treskiornitedoj, dum la alia subfamilio estas la plataleoj.[1] La du specioj de la genro Geronticus diferencas el aliaj ibisoj je tio ke ili havas ne nur senplumajn vizaĝojn sed ankaŭ kapojn, reproduktiĝas sur klifoj pli ol en arboj, kaj preferas aridajn habitatojn al la humidejoj uzataj de ties parencoj.[2][3]
La nomo Geronticus devenas el la greka gérontos (γέρωντος, "maljunulo")[4] reference al senpluma kapo de tiuj malhelplumaraj birdoj; kiek komuna nomo taŭga traduko estas kalvibisoj.
La genro Geronticus enhavas du vivantajn speciojn. La Norda kalvibiso (G. eremita) havas koluman kreston de longaj plumoj. Ĝi estas draste endanĝerita specio troviĝanta ĉirkaŭ la Mediteraneo. Ties teritorioj etendis post la lasta glaciepoko el Alpoj de Germanio kaj eĉ iom pli norde, sed ĝi iĝis formortinta tie ĉefe pro habitatodetruo kaj neeltenebla ĉasado. La Suda kalvibiso (G. calvus) kun ruĝa kronareo sed sen kresto estas klasita kiel Vundebla kaj troviĝas en subtropika suda Afriko.
Ties manĝo enhavas kelkajn akvajn animalojn kaj pliajn surterajn; iil ariĝas kaj manĝas svarmojn de akridoj, mortigante mutajn el la rimarkindaj plagojn. Tio ankaŭ kontribuis al ties malpliiĝo, ĉar ili multe suferis pro troa uzado de pesticidoj en la mezo kaj fino de la 20a jarcento, konduke al ties malapero el multaj regionoj kie ili loĝis iam.[5]