Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Gladiatoro

Parto de la mozaiko Zliten el Libio (Leptis Magna), ĉirkaŭ la 2a jarcento p.K. Ĝi montras (maldekstre dekstren) Thraeks batalantan kontraŭ Murmillo, Hoplomachus staranta kun alia murmilo (kiu signalas sian malvenkon al la arbitraciisto), kaj unu paro.

Gladiatoro estis spektakla batalanto en antikva Romio, kiu je amuzo de la publiko batalis en cirko kontraŭ alia homo aŭ sovaĝa besto. La nomo deriviĝas de la latina vorto gladius (= glavo). Sed estis diversaj specoj de gladiatoroj, kiuj batalis per diversaj bataliloj.

Pollice verso, pentraĵo de Jean-Leon Gerome

Gladiatoroj foje, sed ne ĉiam, estis sklavoj. Kelkaj estis kondamnitaj krimuloj. La batalo inter gladiatoroj foje estis ĝismorta; okaze de malvenko de brave batalinta gladiatoro la publiko povis indulgi aŭ malindulgi lin; la gesto, kiun oni uzis tiucele, estas disputata (laŭ kelkaj levo de mano kun polekso montranta supren/malsupren, kiel sur pentraĵo de Jean-Leon Gerome).

Probable la gladiatoraj bataloj originas en kutimo de etruskoj, kiuj kredis, ke la sango de batalantoj helpas mortintojn pluvivi en transtomba mondo. La origino de la nomo Gladiatoro estas "Gladius" - glavo en la latina.

Gladiatoro Spartacus gvidis la plej faman ribelon de romiaj sklavoj.

Konstantino la 1-a malpermesis gladiatorajn batalojn.


Previous Page Next Page






مجالد Arabic Gladiador AST Qladiator AZ قلادیاتور AZB Гладыятар BE Глядыятар BE-X-OLD Гладиатор Bulgarian Gladijator BS Gladiador Catalan Gladiátor Czech

Responsive image

Responsive image