Ĉi tiu artikolo temas pri dezerto en Azio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Gobio (apartigilo). |
Gobio | |
mongole: Говь, ĉine: 戈壁 | |
dezerto | |
Dezerto Gobio el Mongola aŭtonomia regiono de Ĉinio
| |
Landoj | Mongolio, Popola Respubliko Ĉinio |
---|---|
Najbaras kun | Tibeta Altebenaĵo, Altajo |
Supermara alteco | 1 000 m s. m. |
Longo | 1 500 km (932 mi), SudOr/SudOk |
Larĝo | 800 km (497 mi), Nordo/Sudo |
Areo | 1 295 000,0 km² (129 500 000 ha) |
Geologia konsisto | Roko |
Plantaro | Stepaj poacoj, Tamariko |
Animalaro | 5
|
Mito | Olgoj ĥorĥoj |
| |
| |
Vikimedia Komunejo: Gobi Desert | |
Portalo pri Geografio |
Gobio (ĉine: 戈壁(沙漠) [Gēbì (Šāmò)]; mongole: Говь [Gowi] ) estas unu el la plej malnovaj kaj la plej grandaj dezertoj de la mondo. Ĝi estas la plej granda dezerto de Azio.
Kompare kun ceteraj sekaj teritorioj ĝi havas kelkajn neregulaĵojn, kiuj tre diferencigas ĝin de la ceteraj. Ĝi etendiĝas en norda Ĉinio kaj suda Mongolio.
La vorto "gobi" devenas de la mongola lingvo, kie ĝi signifas grandegan sekan terenon.
Amplekso de la dezerto estas 1.295.000 km2.
Gobi estas malvarma dezerto, ĝi situas 900 metrojn super la nivelo de maro.