Gota | ||
𐌲𐌿𐍄𐌹𐍃𐌺 (Gutisk), 𐌲𐌿𐍄𐌰𐍂𐌰𐌶𐌳𐌰 (Gutarazda) | ||
mortinta lingvo • antikva lingvo • formortinta lingvo | ||
---|---|---|
Orientĝermana lingvaro | ||
Parolita en | Skitio (tiam nomita Oium), Dakio, Itala duoninsulo, Gallia Narbonensis, Iberio, Krimeo | |
Parolantoj | 0 | |
Skribo | Gota alfabeto, foje ankaŭ latinida skribo | |
Morto | ĉ. la 9-a jarcento, kelkaj parolantaj komunumoj povas travivi ĝis la 17-a jarcento | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa | ||
Lingva statuso | 6 formortinta | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-2 | got | |
ISO 639-3 | got | |
Glottolog | goth1244 | |
Angla nomo | Gothic | |
Franca nomo | gotique | |
Vikipedio | ||
La gota lingvo - sialingve 𐌲𐌿𐍄𐌹𐍃𐌺𐍉 𐍂𐌰𐌶𐌳𐌰 (gutisko razda), aŭ pli koncize 𐌲𐌿𐍄𐌰𐍂𐌰𐌶𐌳𐌰 (gutarazda) respektive 𐌲𐌿𐍄𐌹𐍃𐌺 (gutisk) - estis antikva ĝermana lingvo kiu floris en la 6-a jarcento post la disfalo de la romia imperio, kiam la gotoj regis Iberion, Septimanion (sudan Gaŭlion) kaj Italion, inter aliaj. Nun mortinta, ĝi estas antikva kuzo de la moderna angla kaj germana lingvoj.
La gota lingvo restas en nur deko de dokumentoj, sed tiuj estas la plej antikvaj skriboj de iu ajn ĝermana lingvo. Tial ĝia studo multe helpis lingvosciencon. La plej fama el la dokumentoj estas la Arĝenta Libro, luksa evangeliaro.
Ĉar la gotoj estis kristanigitaj de Vulfilo, misiisto el Konstantinopolo, la gota estas skribita en skribo grekeca kun aldonaj runoj, ne latina[1]. Antaŭ la gotoj kristaniĝis, ili skribis per runoj. Pli da informo pri la gota alfabeto troviĝas ĉe Skriboj de la Mondo.
Familinomoj hispanaj kun finaĵo de -ez (ekzemple, Fernández, González) estas el gota origino.