Gravitaj ondoj, ankaŭ pezfortaj ondoj, estas vibradoj de la spactempo. Ili disvastiĝas ondece je lumrapideco. Kontraste al lumo aŭ aliaj elektromagnetaj ondoj ili ne agas al elektraj ŝargoj, sed nur al masoj, etendante kaj maletendante la distancojn inter ili. La gravitaj ondoj originas de akcelataj masoj, simile kiel akcelataj elektraj ŝargoj elsendas elektromagnetajn ondojn.
Unue ilin prognozis Albert Einstein en 1916[1][2] surbaze de sia teorio de ĝenerala relativeco[3][4]. Gravitaj ondoj transportas energion kiel "gravitan radiadon". La ekzisto de gravitaj ondoj estas ebla sekvo de la Lorentz-nevariado de ĝenerala relativeco, ĉar ĝi kuntrenas la koncepton de limigita rapideco de dismoviĝo de fizikaj interagoj. Kontraste, gravitaj ondoj ne povas ekzisti en la neŭtona teorio de gravito, kiu postulas ke fizikaj interagoj sin disvastigu je infinita rapideco.