Hackney (elparolu: hákni, IFA:[ˈhækni]), oficiale London Borough of Hackney, estas urba distrikto de Londono kaj situas nordoriente de la urba centro. Dum la kreiĝo de la areo Greater London ("Pli granda Londono") dum la jaro 1965 ĝi formiĝis el la antaŭaj urbaj distriktoj Hackney, Shoreditch kaj Stoke Newington.
Hackney estas unu el la plej malriĉaj urbaj distriktoj de Londono kaj la sola el tiuj relative proksimaj al la centro (do tiuj en la areo Inner London), kiu ne havas konekton al la metroa reto. Per la planita plilongigo de la metroa linio East London Line tamen laŭ la planoj pliboniĝu la distrikta infrastrukturo. La enloĝantaro konsistiĝas el 59,46 % eŭropanoj, 8,6 % sudazianoj, 24,7 % afrikanoj kaj 1,2 % ĉinoj.