Hamdanidoj | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
dinastio • historia lando | ||
Apero | 890 vd | |
Fino | 1004 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La Hamdanida dinastio (arabe حمدانيون Ḥamdānyūn) estis ŝiajisma[1] islama araba dinastio de norda Irako (al-Jazirah) kaj Sirio (890-1004). Ili devenis el antikva Tagliba kristana tribo de Mezopotamio kaj Orienta Arabio. La Hamdanida dinastio estis fondita de Hamdan ibn Hamdun (laŭ kiu ĝi estis nomita), kiam li estis nomumita guberniestro de Mardin en SOr Anatolio fare de abasidaj kalifoj en 890.
Lia filo Abdallah (904-929) estis siavice nomumita guberniestro de Mosulo en norda Irako (906) kaj eĉ regis en Bagdado (914). Liaj filoj estis instalitaj kiel guberniestroj en Mosulo kaj Halepo. La regado de Hasan Nasir al-Daŭla (929-968), guberniestro de Mosulo kaj Dijar Bakr, estis tiom tirana ke li estis elpostenigita de sia propra familio.