Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Hanna Zaruski-Zamenhof

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Hanna Zaruski-Zamenhof
Hanna Zaruski-Zamenhof, ano de familio Zamenhof
Hanna Zaruski-Zamenhof, ano de familio Zamenhof
Persona informo
Naskonomo Hanna Teresa Zaleska Zamenhof
Naskiĝo 15-an de oktobro 1953 (1953-10-15) (71-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj polaanglafrancarusa
Loĝloko Filadelfio
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Uniwersytet Łódzki (Lodza Universitato)
Familio
Patro Louis Christophe Zaleski-Zamenhof Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Krystyna Tyszka Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Margaret Zaleski-Zamenhof Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Andreo Zaruski Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Klementyna Zaruski-Zamenhof, Katarzyna Zaruski-Zamenhof Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Ludoviko Lazaro Zamenhof, Lidja Zamenhof
Okupo
Okupo vojaĝagento
vdr

Hanna Zamenhof naskiĝis la 15‑an de oktobro 1953, en Varsovio. Ŝi studis slavistikon kaj la francan lingvon en la Lodza Universitato. Antaŭ la elmigro de Pollando, en la komenco de la 1980‑aj jaroj, ŝi instruis lingvojn kaj literaturon en kelkaj polaj lernejoj. Veninte al Usono, kie ŝi setliĝis kun la familio. En la 1990‑aj jaroj ŝi instruis la francan en Trinity Episcopal School en Baton Rouge, Luiziano. Nuntempe ŝi gvidas vojaĝagentejon. Ŝia edzo Andreo Zaruski ĝis sia emeritiĝo estis urologo kaj laboris science. Ili havas du filinojn: Klementyna kaj Kasia.

Hanna estas, laŭspirite, homarano. En la 44‑a UK en Varsovio, en 1959, dum la Zamenhofa Vespero ŝi, sesjara knabineto, blanke vestita, suprenlevita al la pupitro, emocie kaj bele deklamis la poemon "Ho, mia kor’", verkitan de ŝia praavo Ludoviko L. Zamenhof. [1]

En 1987 ŝi publikigis libron, pollingve Homarano. Sonata dla emigranta (Homarano. Sonato por elmigrinto). La publikaĵon eldonis la prestiĝa pola eldonejo Oficyna Poetów i Malarzy (Alo de poetoj kaj pentristoj), Londono.

Sub la nomo Hanna Zamenhof‑Zaruski en 1993 ŝi eldonis duan libreton, anglalingve: Dr. Esperanto, The Man Full of Hopes (D‑ro Esperanto, homo plena de esperoj). Ĝi estas dediĉita al infanoj, kaj sur la interna kovrilpaĝo troviĝas jena dediĉo: Al miaj du miraklaj knabinoj: Klementyna kaj Kasia, kaj al aliaj infanoj de la mondo. En sia antaŭparolo al la leganto ŝi pledas por Esperanto, substrekante ĝian valoron por interkomunikado de la homoj en la tuta mondo. La libreto estis eldonita en Japanio.

  1. Forge, Jean. (1959). La Verda Stelo. La evento okazas je 8:02.

Previous Page Next Page






Hanna Zamenhof-Zaruska Polish

Responsive image

Responsive image