Johanna "Hannah" ARENDT [HAna Arent] (naskiĝis la 14-an de oktobro 1906 en Linden, nun kvartalo de Hanovro, mortis la 4-an de decembro 1975 en Novjorko / Usono) estis juddevena usona filozofino, politikologino kaj fondinto de teorio pri totalismo. Ŝi estas konsiderata unu el la plej grandaj intelektuloj de la dudeka jarcento[1]. Komence ŝi verkis en la germana, poste ĉefe en la angla. Ŝi fuĝis al Parizo en 1933 post la nazia transpreno de Germanio kaj al Usono en 1941.