Harry Harrison | |
---|---|
Ĉe la 63a Monda Sciencfikcia Kongreso en Glasgovo en aŭgusto 2005 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Henry Maxwell Dempsey |
Naskiĝo | 12-an de marto 1925 en Stamford |
Morto | 15-an de aŭgusto 2012 (87-jaraĝa) en Brajtono |
Lingvoj | Esperanto • angla |
Ŝtataneco | Usono |
Familio | |
Edz(in)o | Evelyn Harrison (en) Joan Merkler Harrison (en) |
Okupo | |
Okupo | verkisto scenaristo bildliteraturisto bildliteratura verkisto prozisto esperantisto sciencfikcia verkisto romanisto desegnisto |
Verkoj | Make Room! Make Room! |
TTT | |
Retejo | http://www.harryharrison.com |
Harry Harrison | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Harry Harrison | |||||
Naskonomo | Henry Maxwell Dempsey | ||||
Naskiĝo | 12-an de marto 1925 en Stamford | ||||
Morto | 15-an de aŭgusto 2012 (87-jaraĝa) en Brajtono | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | Esperanto • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Evelyn Harrison (en) Joan Merkler Harrison (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto scenaristo bildliteraturisto bildliteratura verkisto prozisto esperantisto sciencfikcia verkisto romanisto desegnisto vd | ||||
Laborkampo | Grafiko, illustration (en) , Esperanto kaj bildliteraturo vd | ||||
Aktiva dum | 1956– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Make Room! Make Room! vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Harry Maxwell HARRISON (naskiĝis la 12-an de marto 1925, en Stamford (Konektikuto), mortis en Crowborough (Anglio) la 15-an de aŭgusto 2012) estis usona verkisto, eksprezidanto de Monda Socio de Sciencfikcio (World SF), internacia organizaĵo de sciencfikciaj verkistoj kaj redaktoroj. Li estis pacifisto, esperantisto, kiu lernis Esperanton en sia junaĝo kaj dum militservo.
Li estis membro de UEA jam ekde 1945 kaj estis ano de la Honora Patrona Komitato de UEA. Li eĉ servis kiel honora prezidanto de Irlanda Esperanto-Asocio kaj honora membro de pluraj aliaj Esperanto-asocioj.
Harry Harrison en multaj siaj noveloj roligis la lingvon Esperanto kiel lingvon de estontaj societoj kaj aperigas specimenojn el ĝi. Foje tiuj specimenoj estas iom strangaj, kaj ne ĉiam estas klare, ĉu tio montru evoluon aŭ dialektiĝon de Esperanto dum jarmiloj.
Lia novelo "Make room! Make room!" (donu spacon!) iĝis tre konata pro la kina kaj televida filmo "Soylent Green", kiu ekestis surbaze de ĝi.