Hedonismo (el la greka ηδονή [hedone], "plezuro") estas filozofia ismo, kiu prezentas la plezuron kiel la celo de la ekzistado. Tamen, ne ĉiaj plezuroj estas hedonismaj, iaj devas esti forpuŝataj por eviti pli egan malplezuron al si mem aŭ al aliulo.
Maksimo de Nicolas de Chamfort resumas la hedonisman idealon:
Ĝui kaj ĝuigi, vundante nek vin mem, nek aliulon, jen, mi pensas, la fundamento de ĉia moralo.
Hedonismo ne estas filozofio centrata je la celeco de sia propra ekzistado. Multe da hedonistaj filozofoj defendis poziciojn : ateismajn aŭ agnostikajn (Epikuro), materialismajn (Demokrito), liberecajn, anarkiismajn (Michel Onfray depostulas la anarkion, kiel politika maniero de hedonismo).