![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Helikomilvo, ina plenkreskulo
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Rostrhamus sociabilis (Vieillot, 1817) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
![]() helverda: nur reproduktado flaveca: Areo de reproduktado kaj vaganteco Malhelverda: loĝantaj la tutan jaron
helverda: nur reproduktado | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La Helikomilvo, Rostrhamus sociabilis, estas rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ la aglojn, akcipitrojn kaj vulturojn. Ties parenco, nome la Longbeka milvo, estas nune denove lokigita en la genron Helicolestes, kio faras la genron Rostrhamus monotipa. Kutime lokigita en la subfamilio de Milvenoj, la valideco de tiu grupo estas ankoraŭ sub priserĉado.