Henri Marie Jean André de Laborde de Monpezat (naskiĝis la 11-an de junio 1934 en Talence, suda antaŭurbo de Bordozo en departemento Gironde (Ĝirondio), suda Francio; mortis la 13-an de februaro 2018 en kastelo Fredensborg[1]), denaske franca grafo, ekde 1967 Princo Henriko de Danio, dane Prins Henrik af Danmark, estis la edzo de reĝino Margareta la 2-a de Danio.