Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Henry Ford

Henry Ford
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1863 (1863-07-30)
en Springwells Township
Morto 7-an de aprilo 1947 (1947-04-07) (83-jaraĝa)
en Dearborn
Mortokialo Cerba sangado Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Ford Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Loĝloko Henry Ford Square House • Henry Ford Winter Estate
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Detroit Business Institute (en) Traduki - kontado
Bryant & Stratton College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Henry Ford
Familio
Patro William Ford Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Mary Litogot O'Hern (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Clara Bryant Ford (en) Traduki (1888–) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Edsel Ford Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo entreprenisto
aŭtosportisto
ĵurnalisto
industriisto
politikisto
inventisto
verkisto
komerca magnato Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Henry FORD (naskiĝis la 30-an de julio 1863 ĉe Dearborn kaj mortis la 7-an de aprilo 1947) estis usona inventisto kaj entreprenisto, kiu fondis la aŭtomobilan konzernon Ford en Dearborn, Michigan kaj estis pioniro de la muntoĉena tekniko kaj de la amasproduktado.

Kvankam Ford ne inventis la aŭtomobilon aŭ la muntoĉenon,[1] li disvolvigis kaj fabrikis la unuan aŭtomobilon kiuj multaj mezklasaj usonanoj povis permesi al si aĉeti. Farinte tion, Ford konvertis la aŭtomobilon el multekosta kuriozaĵo en praktika ilo kiu tiom ŝanĝis la pejzaĝon de la 20a jarcento. Lia enkonduko de la aŭtomobilo Modelo T revoluciis transportadon kaj usonan industrion. Kiel posedanto de la entrepreno Ford Motor Company, li iĝis unu el la plej riĉaj kaj konataj personoj en la mondo. Oni atribuis al li la "Fordismon": nome amasproduktadon de malmultekostaj varoj kongrue kun altaj salajroj por la laboristoj. Ford havis tutmondan vidon, kun konsumismo kiel ŝlosilo por la paco. Lia intensa engaĝiĝo al sistema malaltigo de kostoj rezultis en multaj teknikaj kaj negocaj plinovigoj, kiaj la sistemo de franĉizoj kiu metis filiojn tra plej el Nordameriko kaj en ĉefaj urboj de ses kontinentoj. Ford lasis plej el siaj ampleksaj riĉaĵoj por la Ford Fondaĵo kaj aranĝis por ke lia familio kontrolu la kompanion permanente.

Krom la laboro en la aŭtomobila industrio, Ford ankaŭ engaĝiĝis en politiko. Por ekzemplo li estis pacisma dum la unuaj jaroj de la Unua Mondmilito, tio estas partiano ke Usono ne eniru en milito kontraŭ Germanio; tiukadre li estis ankaŭ antisemita, kiu publikigis kontraŭjudajn broŝurojn, pro kio li estis admirata de Adolfo Hitlero kaj ricevis premion de la Nazioj.[2]

  1. The Life of Henry Ford. Alirita 28a de Novembro 2013 .
  2. Baldwin, N. (2001). Henry Ford and the Jews. New York: Public Affairs.

Previous Page Next Page