Hermann Emil FISCHER estis eminenta germana organika kemiisto, kiu faris brilajn kontribuaĵojn al la kemio pri naturproduktoj. Li estis ekzempla kemiisto kaj bonega modelo al ĉiuj generacioj de kemiistoj. Li estas konsiderata unu el la plej grandaj malkovrintoj de la biokemio. Liaj plej gravaj esploroj rilatas al molekulaj strukturoj de sennombraj biokemiaj molekuloj, speciale la sukeroj.
Li estis la unua kiu unue klarigis la strukturojn de pluraj sukeroj kaj enzimoj samkiel plurajn aliajn naturproduktojn, inklude de la glukozo, kafeino kaj ureata acido, kaj kiu elmontris la mekanismojn pri ilia formado. Li sintezis sennombrajn aminoacidojn kaj kreis el ili la malgrandajn ĉenojn kiel antaŭaĵojn al proteina formado. Li difinis la mekanismojn pri aperturo kaj fermado por klarigi kiel la enzimoj povas katalizi certajn reagojn, sed ne aliajn.
Li malkovris la kunmetaĵon fenilhidrazinon, kiu pli malfrue montriĝis tre utila rilate al variaĵo de celoj kaj estas induktaĵo de la ekzemo. Liaj eksperimentoj inkludas metodojn pri kontrolado de la kemio de la karbonhidratoj. Ĉi-esploro rezultis en la sintezo de serio da sukeroj. Lia plej granda sukceso estis la sintezo de la glukozo, fruktozo kaj manozo.
En 1902 li ricevis la Nobel-Premion pri kemio kiel agnosko pro liaj konkeroj pri la sukeraj kaj purinaj sintezoj. Li estis la unua organika kemiisto kiu ricevis tian honoron. Li difinis la kemiajn bazojn por la biokemio per siaj esploroj pri la sukeroj, enzimoj, purinoj kaj proteinoj, tiele starigante intiman rilaton inter la kemio kaj la biologio. Li ricevis la Medalon Davy de la Reĝa Societo de Londono en 1890.