Hermann STAUDINGER (23a de marto 1881 – 8a de septembro 1965) estis germana organik-kemiisto kiu demonstris la ekzistadon de makromolekuloj, kiujn li karakterigis kiel polimeroj. Pro tiu laboro li ricevis en 1953 la Nobel-premion pri kemio.
Li estas konata ankaŭ pro sia malkovro de ketenoj kaj de la laŭ li nomata "reakcio de Staudinger". Staudinger, kune kun Leopold Ružička, ankaŭ klarigis la molekulajn strukturojn de piretrino I kaj II en la 1920-aj jaroj, kio ebligis la disvolvigon de la piretroidaj insekticidoj en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. Ekde 1920 Hermann Staudinger studis la kemian aranĝon de plastoj.