Sankta | |||||
Hildegard de Bingen | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Hildegard von Bingen | |||||
Naskiĝo | 1098 en Bermersheim vor der Höhe, Palatinato, Sankta Romia Imperio | ||||
Morto | 17-an de septembro 1179 en Kloster Rupertsberg, Palatinato, Sankta Romia Imperio | ||||
Tombo | Saint Hildegard parish church in Eibingen (en) vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Etno | Germanoj vd | ||||
Lingvoj | latina • Lingua ignota • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio vd | ||||
Alma mater | Disibodenberg (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monaĥino (1114–) artisto abatino natursciencisto dramaturgo mistikulo botanikisto teologo poeto kuracisto verkisto seksologo komponisto iluministo filozofo universala klerulo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Scivias ❦ Ordo Virtutum ❦ Liber divinorum operum ❦ Liber vitae meritorum ❦ Vita sancti Ruperti ❦ Vita sancti Dysibodi ❦ Explanatio regulae sancti Benedicti ❦ Physica ❦ Causae et curae ❦ Letters ❦ Explanatio symboli sancti Athanasii ❦ Solutiones ❦ Expositiones evangeliorum ❦ O viridissima virga vd | ||||
| |||||
Sanktulino, Doktoro de la Eklezio | |||||
Honorata en | romkatolika eklezio, kaj alte estimata ankaŭ en aliaj eklezioj | ||||
Kanonizo | 2012 de Benedikto la 16-a | ||||
Festotago | 17-a de septembro | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hildegard de Bingen, germane Hildegard von Bingen [HILdegart fon bingen] (naskiĝis en la jaro 1098 en Bermersheim/Alzey, mortis la 17-an de septembro 1179 en la monaĥinejo Rupertsberg/Bingen) estis germana monaĥino. Ŝi fondis monaĥinejon, predikis, verkis librojn pri teologio, naturscienco kaj kuracado, kaj komponis pli ol 70 muzikaĵojn.
Hildegarda, proklamita Doktoro de la Eklezio en 2012, estas celebrata kiel verkistino, muzik-komponantino, kosmologino, artistino, dramverkistino, filozofino, poetino, politika konsilantino, mistikulino, teologino, natur-studantino, sciencistino... (Espero Katolika, decembro 2012). Ŝi estas honorata kiel sanktulino en la romkatolika eklezio, kaj alte estimata ankaŭ en aliaj eklezioj.
Jam kiel eta infano Hildegard havis viziojn, kiujn nek ŝi nek ŝia familio komprenis. Kiam ŝi havis ok jarojn, oni portis ŝin al la monaĥinejo Disibodenberg, kie ŝi ricevis ampleksan instruadon. Inter 1112 kaj 1114 ŝi fariĝis benediktanino kaj eklaboris laŭ la benediktana regulo latine Ora et labora (Preĝu kaj laboru). En la jaro 1136 la abatino de la monaĥinejo mortis kaj Hildegard transprenis ties taskojn.
En 1141 ŝi denove havis vizion: Dia voĉo instigis ŝin fiksi kaj disvastigi siajn sciojn. Post ioma hezito — laŭ la tiamaj konvencioj ne decis al virinoj meti sin tiel en la centron de la atento — ŝi dum la sekvaj dek jaroj, kun helpo de sia sekretario Volmar, verkis sian plej gravan teologian verkon Scivias (latine: Sciu la vojojn). Komence ekleziaj gravuloj iom hezite rigardis ŝian agadon; tio ŝanĝiĝis, kiam dum la sinodo de Trier en 1147 Bernardo de Clairvaux kaj la ĉefepiskopo de Mainz sciis veki la specialan atenton de Papo Eŭgeno la 3-a, kiu, okupiĝinte pri la vivo kaj la verkado de Hildegard, kuraĝigis ŝin daŭrigi sian laboron. Hildegard von Bingen ekloĝis en 1150 kun 18 aŭ 20 monaĥinoj de la monaĥejo Disibodenberg en la de ŝi fondita monaĥejo Rupertsberg.
La papo foje eĉ nomis ŝin germana profetino.
Dum tiu ĉi tempo ŝi havis plian vizion: Ŝi forlasu la sekurecon de la monaĥinejo Disibodenberg kaj fondu novan monaĥinejon sur la monto Rupertsberg. Ekde 1150 ŝi kun 20 monaĥinoj dum pluraj jaroj dediĉis sian tutan energion al la konstruo de sia nova hejmo. En tiu nova monaĥinejo apud Bingen ŝi vivis siajn plej produktivajn jarojn. Tie ekzemple ŝi komponis ankaŭ la muzikon, kiu nuntempe denove faras ŝin tiel fama. Tiu ĉi muziko estas same malsimila disde la tiutempe kutima muziko, kiel ĉiuj ŝiaj ceteraj verkoj estas karakterize malŝablonaj: fakte oni povas konsideri ĝin kiel tute propran branĉon de l' Gregoria muziko, se entute ĝi meteblas sub tiu kategorio.
Malgraŭ sanproblemoj Hildegard von Bingen faris kvar longajn vojaĝojn, dum kiuj ŝi predikis kaj al klerikoj kaj al la popolo. Ŝia influo fariĝis tiel granda, ke eĉ reĝoj, episkopoj kaj sciencistoj el tuta Eŭropo koresponde petis ŝian helpon aŭ konsilon. Kiam ŝi — en la aĝo de 81 jaroj — mortis, oni jam adoris ŝin kvazaŭ sanktulinon. En la nuntempo la medicinaj scioj de Hildegard, ŝia maniero sanigi per herboj kaj ŝtonoj, trovas vastan aprezon, sed ĉefe ŝiaj muzikaj komponaĵoj retrovas intereson kaj oni denove ludas kaj surdiskigas ilin.
En 2012 , papo Benedikto la 16-a deklaris ŝin sanktulino kaj Doktoro de la Eklezio[1].