![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Hinda milvo, ĉe Ĉalakudi, Barato
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Haliastur indus (Boddaert, 1783) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Hinda milvo aŭ Barata milvo, Haliastur indus, estas mezgranda rabobirdo de familio Akcipitredoj kiu enhavas ankaŭ multajn aliajn rabobirdajn speciojn tagajn, kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj kaj de subfamilio de Milvenoj.
Tiu milvo estas videbla en la ĉieloj de la Hinda subkontinento, sudorienta Azio kaj ĝis tropika norda Aŭstralio, kie ĝi estas tre disvastigita kaj specio de loĝantaj birdoj. Ili troviĝas ĉefe ĉe marbordo kaj en internaj humidejoj kie ili manĝas mortintajn fiŝojn kaj aliajn predojn.