Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Hipocentro

Hipocentro (antikve-greke ὑποsub, κέντρονcentro) laŭ PIV “estas loko en la interno de Tero, kie estiĝas tertremo; fokuso de tertremo”.[1] La hipocentro estas la loko, kie streĉaj fortoj inter tertavoloj kaŭzas ties abruptan disŝoviĝon (faŭlto). Oni ankaŭ povas nomi tiun lokon la fokuso aŭ simple la centro de la tertremo. Ĝi normale situas je ekde kelkaj ĝis 700 kilometroj sub la tera surfaco. Oni povas ankaŭ la lokon de subtera atomeksplodo nomi ties hipocentro.

La lokon de la tersurfaco, kiu situas vertikale super la hipocentro, oni nomas epicentro. En pli-malpli horizontalaj pejzaĝoj tio estas la surfaca loko plej proksima al la hipocentro.

  1. Hipocentro en PIV.

Previous Page Next Page






بؤرة الزلزال Arabic Hiposentr AZ Гіпацэнтр BE Хипоцентър Bulgarian Hipokreizenn BR Hipocentar BS Hipocentre Catalan Hypocentrum Czech Hypocenter Danish Hypozentrum German

Responsive image

Responsive image