Sankta | |||||
Hipolito | |||||
---|---|---|---|---|---|
"martira morto de la Sankta Hipolito", pentristo Dieric Bouts, 1470-1475, Bruĝo, muzeo de la katedralo Sint Salvator (Sankta Savanto)
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | inter 160 kaj 170 en Anatolio | ||||
Morto | ĉ. 235 en Sardio | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | antikva greka vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (217–) teologo verkisto patrona sanktulo vd | ||||
Laborkampo | Kristanismo kaj Eklezio vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Festotago | 13-a de aŭgusto | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hipolito (greke Ἱππόλυτος aŭ latinliterigite Hippolytos, latine Hyppolitus; naskiĝis inter 160 kaj 170 eble en Romo, sed pli probable en la oriento de la Romia Imperio, mortis dum 235 sur la insulo Sardio), ofte nomata Hipolito de Romo, estis la unua kontraŭepiskopo de Romo kaj ekde la jaro 217 kontraŭpapo en la historio de la kristana eklezio. Ekde la jaro 192 li estis pastro en Romo. Li estis lernanto de Ireneo de Liono kaj en la katolika eklezio konsideriĝas la plej grava doktoro de eklezio de sia epoko. La iĝis kristana sanktulo kaj estas la patrono interalie de la urboj Saint-Hippolyte (germane Sankt Pilt) en Alzaco (Francio), de Sankt Pölten kaj Zell am See en Aŭstrio. Krome li konsideriĝas patrono de la prizongardistoj kaj de la ĉevaloj. Lia grekdevena nomo Ἱππόλυτος signifas "la dresanto de ĉevaloj".