Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Honesteco

Diogenes Searching for an Honest Man, attributed to Johann Heinrich Wilhelm Tischbein (circa 1780)

Honesteco (el la latina honestas) indikas la homan kvaliton kapabligantan agadi kaj sincere kaj lojale kaj travideble komuniki surbaze de moralaj principoj universe konsideritaj validaj kaj proponendaj kaj devigaj. Tio kunportas “sin deteni el riproĉindaj agoj rilate la proksimularon, jen senekscepte jen rilate sian kondiĉon, praktikatan profesion kaj medion en kiu oni travivas”.
La honesteco sin kontraŭmetas al la plej komunaj negativaj valoroj en la homaj rilatoj kiel al hipokriteco, al menzogo kaj al sekreto.
En diversaj kazoj la malhonesteco konturiĝas kiel vera kaj propra krimo jure persekutebla: ekzemple, en la kazoj de korupto kaj malversacio de publika oficisto kaj falsa atesto. La honesteco havas gravegan centrecon en la sociaj rilatoj kaj konstituas la bazon de la fondantajn valorojn de la jurŝtato.

La honesteco fondas ankaŭ la bazon de la religia moralo, se eblas fari tiun distingon: Fakte ne havas sencon serĉi aŭ rilati al Dio pere de malhonesta konscienco aŭ pere de malhonesta pensado. Oni vidu, ekzemple, la EvangeliojnKoranon. Laŭlonge de jarcentoj, pri tiu virto pritraktis filozofoj, teologoj, moralistoj kaj sociologoj…


Previous Page Next Page






صدق Arabic Honestidá AST Честност Bulgarian Honestedat Catalan Ыхлаç CV Ærlighed Danish Ehrlichkeit German Honesty English Honestidad Spanish Ausus ET

Responsive image

Responsive image