Horora filmo aŭ terura filmo aŭ hororo estas kina ĝenro kiu karakteriĝas pro emo provoki en la spektanto sentojn de hororo, timo, malŝato, naŭzo, ktp. La historioj ofte disvolvigas la tujan eniron en normala etoso de forto, evento aŭ rolulo de malica naturo, tre ofte de supernatura deveno.