Howard Walter FLOREY (Barono Florey de Adelajdo kaj Marstono ; naskiĝis la 24-an de septembro 1898, en Adelajdo, mortis la 21-an de februaro 1968, en Oksfordo, en Britio) estis aŭstralia kemiisto kaj farmakologo. Rekompencis lin la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino[1] en 1945, kun Ernst Boris Chain kaj Sir Alexander Fleming, por la ekstrakto de penicilino.