Hrodna regiono | |||
---|---|---|---|
Administra regiono | |||
Flago | Blazono | ||
regionoj de Belorusio [+] | |||
Lando | Belorusio | ||
Supermara alteco | 114 m [+] | ||
Ĉefurbo | Hrodno | ||
- koordinatoj | 54° N, 25° O (mapo)53.7525.333333333333Koordinatoj: 54° N, 25° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 25 000 km² (2 500 000 ha) [+] | ||
Areo | 25 000 km² (2 500 000 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 992 556 [+] (1-a de januaro 2024) | ||
Denseco | 39,7 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Uładzimier Krawcow | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
ISO 3166-2 | BY-HR | ||
Hrodna regiono | |||
Vikimedia Komunejo: Grodno Region [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Hrodna regiono (beloruse Гродзенская вобласць, latinliterigite hrodzienskaja voblasć, ruse Гродненская область, latinliterigite Grodnenskaya oblast, litove Gardino sritis) kovras la nordan parton de Belorusio. Temas pri unu el ses administraj regionoj de la lando, nomataj voblasći (komparu la artikolon oblasto), kiuj aldone al la sendependa areo de la ĉefurbo Minsko dividas Belorusion.
La regiona areo kovras 25 000 kvadratajn kilometrojn. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas Hrodno (332 300 loĝantoj en 2004), pliaj gravaj urboj estas Lida (98 200 loĝantoj tiutempe) kaj Slonim (51 600 loĝantoj).