Igboj | |
---|---|
etno | |
Suma populacio | |
35 000 000 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
igba lingvo • piĝino • Igboid | |
Religio | |
kristanismo | |
La igboj estas afrika etno en Niĝerio kun pli ol 30 milionoj da homoj, kiuj loĝas precipe en la, de savano interrompita, pluvarbaro oriente de la malsupra parto de la Niĝero. La kerna regiono estas la subŝtatoj de Niĝerio Abia, Anambra, Ebonyi, Enugu kaj Imo, kvankam kiel enmigrintoj la etnanoj ankoraŭ pli grandkvante troveblas en la Kameruno, Gabono kaj Ekvatora Gvineo. La igboj mem prononcas la nomon de sia popolo kaj lingvo [íɓò].