Il nome della rosa | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Umberto Eco | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | itala lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1980 | ||||
Eldonejo | Bompiani | ||||
Ĝenro | historia mistera fikcio • historia fikcio • krimfikcio • trilero • found manuscript | ||||
Loko de rakonto | Italio | ||||
Honorigoj | La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde • Premio Strega | ||||
| |||||
Il nome della rosa (Esperante: La nomo de la rozo) estas romano de Umberto Eco kiu aperis 1980 sub la originala itala titolo Il nome della rosa.
La nomo de la rozo estas la unua romano de la sciencisto kaj eseisto Umberto Eco kaj famigis lin kiel senteman, sed science precizan priskribanton de la vivrealaĵoj de historiaj epokoj. La romano enhavas multajn indikojn pri la plej diversaj eroj de eŭropaj homaj sciencoj kaj tial oni nomis ĝin kelkfoje profesorromano. En sia postskribo Eco provis malfermi la pli profundajn tavolojn de la libro al tiuj, kiuj havas malmulte da konoj pri la mezepokaj homaj sciencoj, scienco pri signoj aŭ postmodernismo. La romano enpreniĝis en la liston de la 100 (plej signifaj) libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde.