Informoteĥnologio (t.e. informo-teĥnologio) aŭ informa teĥnologio aŭ informa teknologio (mallongigite: IT) estas la larĝa fako de komputa industrio kun fokuso sur datumaro[1], informaro kaj ilia prilaborado. Precipe temas pri la akirado, stokado, transformado kaj sendado de datumoj, sed ankaŭ pri la uzado de komputa aparataro, programaro, administrado kaj procezoj de informo-procedado. Hodiaŭ, la termino "informa teknologio" ampleksiĝis por enhavi multajn fakojn de komputado kaj teknologio. Ĝi estas tipe uzata ene de la kunteksto de negocaj operacioj kontraste al aplikoj personaj aŭ distraj.[2] IT estas konsiderata subfako de la inform-komunika teknologio (IKT). Informoteknologia sistemo (IT-sistemo) estas ĝenerale informa sistemo, komunika sistemo aŭ, pli specife dirite, komputila sistemo – kiu enhavu aparataron, programaron kaj flankaparataron – funkciigita de limigita grupo de uzantoj.
Homoj stokadis, aliradis, manipuladis kaj komunikadis kaj transigadis informaron ekde kiam la sumeranoj en Mezopotamio ekuzis skribadon ĉirkaŭ la jaro 3000 a.n.e.,[3] sed la termino information technology en la angla lingvo kaj en sia moderna senzo por la unua fojo aperis en artikolo de 1958 publikigita en la gazeto Harvard Business Review; la fakuloj Harold J. Leavitt kaj Thomas L. Whisler komentis, ke "la nova teknologio ne havas ankoraŭ unusolan establitan nomon. Ni nomos ĝin informa teknologio (IT)." Ilia difino konsistas el tri kategorioj: teknikoj por procezado, aplikado de statistikaj kaj matematikaj metodoj al la decido-farado kaj imitado de alt-orda pensado pere de komputilaj programoj.[4]
La termino estas nuntempe uzata kiel sinonimo por komputiloj kaj komputilaj retoj, sed ĝi enhavas ankaŭ aliajn informodistribuajn teknologiojn kiel televido kaj telefono. Kelkaj specoj de produktoj kaj servoj ene de ekonomio estas asociitaj kun la informa teknologio: la aparataro, la programaro, la elektroniko, duonkonduktantoj, Interreto, telekomunika aparataro kaj retkomerco.[5]
Rilate al la stokado kaj la uzataj teknologioj, eblas distingi kvar diversajn etapojn de disvolvado de IT, nome la jenaj: antaŭ-mekanika (3000 a.n.e.– 1450 n.e.), mekanika (1450–1840), elektromekanika (1840–1940) kaj elektronika (1940–nuntempe).[3] La fokuso de tiu ĉi artikolo estas sur la lasta, kuranta periodo (elektronika).