Inteligenta Dezajno (ID) estas movado, kiu proponas ke iu inteligenta ento kreis aŭ modifis la vivon de la tero. La movado ekestis precipe en Usono ekde 1990.
Kontraŭ pensas kelkuloj, la inteligenta dezajno ne neas la evoluon kaj naturan selekton, sed pensas ke ili ne estas la nuraĵoj kiuj formis la vivon. La movado asertas, ke en biologia ĉelo estas tiom da inteligentaj mekanismoj, kiuj estas perfekte konformigitaj, ke la natura selekto ne povus kaŭzi tion. Ili vidas en la naturo 'inteligentan dezajnon', kiu iam estas kreita aŭ modifita de iu ekstera inteligentaĵo. Ofte kredantoj je ID komparas la genetikajn informojn de vivantaj estaĵoj kun softvaro, kiun uzas komputiloj por funkciigi programojn. Komputilo sen softvaro estas morta aĵo, kaj ĉelo sen bona genetika kodo estas ankaŭ senutila. Ili opinias, ke ekzistas "pretera forto", kiu verkis la softvaron de la genoj, sed si ne volas diri, pri kiu aŭ kio temas. Ili nur diras ke la vivo estas kreito ĉar, laŭ sia pensmaniero, la vivaj ĉeloj montras pri ia iu inteligenta kreinto.
Inteligenta dezajno estas prezentita kiel scienca teorio fare de ĝiaj iniciatintoj[1] sed, en la scienca komunumo, ĝi estas konsiderata kiel pseŭdoscienco, per argumentoj internaj al biologio (la iniciatintoj de inteligenta dezajno ne konsiderante multajn biologiajn observaĵojn) kaj epistemologiaj (aparte la kriterio de Karl Popper de refutebleco).