Laŭ la vortoj de L. L. Zamenhof en 1912 la interna ideo de Esperanto signifas "sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton"[1]. Iusence la interna "ideo" samsignifas al la (idea, filantropia) "celo" de Esperanto.
Lau la vortoj de LEE Chong-Yeong la "interna ideo" entenata en Esperanto estas "neŭtraleco, justeco, frateco kaj amikeco surbaze de Esperanto. Pere de Esperanto ĝiaj parolantoj celas unuecon en diverseco per pli justa kaj paca mondo, kaj fine kreon de pli justa nova internacia lingva ordo[2].
- ↑ Plena teksto: "La interna ideo de Esperanto, kiu havas absolute nenian devigon por ĉiu esperantisto aparta, sed kiu, kiel vi scias, plene regas kaj ĉiam devas regi en la esperantaj kongresoj, estas: sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton. Ĉio, kio estas super tiu interna ideo de Esperanto, estas nur privataĵo, kiu povas eble esti bazita sur tiu ideo, sed neniam devas esti rigardata kiel identa kun ĝi." L. L. Zamenhof, 1912.Parolado Arkivigite je 2019-02-17 per la retarkivo Wayback Machine antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912.
- ↑ (en) Bahaismo kaj Esperanto, Festlibro okaze de la 25-jariĝo de Bahaa Esperanto-Ligo, 1997, p. 5