Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Internacia flughaveno Domodedovo

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Domodedovo (Moskva provinco) kaj Domodedovo (stacio).
Internacia flughaveno Domodedovo

emblemo

internacia flughaveno • aerodromo de komerca trafiko • federacia flughaveno de Rusio
IATA: DME ICAO: UUDD
Resuma informo
Lando Rusio
Regiono Moskva provinco
Tipo Civila flughaveno
Apuda urbo Domodedovo
Alteco 179 m
Geografia situo 55° 24′ 33″ N, 37° 54′ 22″ O (mapo)55.40916666666737.906111111111Koordinatoj: 55° 24′ 33″ N, 37° 54′ 22″ O (mapo)
Internacia flughaveno Domodedovo (Moskva provinco)
Internacia flughaveno Domodedovo (Moskva provinco)
DEC
Situo de Internacia flughaveno Domodedovo
Map
Internacia flughaveno Domodedovo
Kurej-angulo 14/32
Kurej-longo 3.794 m
vdr

La Internacia flughaveno Domodedovo (ruse Международный аэропорт Домодедово) estas la plej malnova flughaveno de Moskvo. Ĝi situas en la distrikto de Domodedovo 42 km-ojn sud-sud-oriente de la centro de Moskvo. Ĝi estis plejparte renovigita kaj modernigita en 2003 kaj 2004. La kurejoj, taksivojoj kaj parkejoj estis plilarĝigitaj kaj plifirmigitaj por ke ĝi povu bonvenigi la novajn generaciojn de pezaj aviadiloj; ĝi estas la unua en Rusio kiu povas fari tion.

Ĝi estas la plej granda flughaveno de Rusio laŭ nombro de pasaĝeroj kaj kargo, iom antaŭ la alia granda flughaveno de Moskvo, la Internacia flughaveno Ŝeremetjevo, kun 20,430,000 pasaĝeroj en 2008.

Elektra motortrajno "Aeroexpress" ligas la flughavenon, situantan 35 kilometrojn sude de Moskvo al unu el la 9 grandaj moskvaj stacidomoj, nome la Paveleca stacidomo en 40 minutojn.


Previous Page Next Page