Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Internacia klubo PEN

Internacia klubo PEN
International PEN
emblemo
internacia ne-registara organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 21-a de oktobro 1921 vd
Sidejo Londono
Fondinto(j) Catherine Amy Dawson Scott vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Emblemo de PEN Club

Internacia klubo PEN, ankaŭ PEN Internacia, estas internacia verkista asocio de verkistoj, NRO fondita en 1921 funkcianta kiel literatura agentejo de UNESKO. Ĝin fondis Catherine Amy Dawson Scott kaj John Glasworthy, kiu poste iĝis la unua prezidanto de la organizo.

Ĝi estas unu el la dek ne-registaraj organizaĵoj (NROj) kun plej alta statuso ĉe Unuiĝintaj Nacioj[1], en formalaj konsultiĝaj rilatoj kun Unesko kaj Speciala Konsultiĝa Statuso kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj. PEN Internacia

P.E.N. estas la tri komencliteroj de diversaj verkfakoj, kiuj angle formas la vorton "Pen", kiu signifas plumo: P = Poets, Playwrights; E = Essayists, Editors; N = Novelists, Non-fiction authors (do koncize Poetoj, Eseistoj kaj Novelistoj). Hodiaŭ la organizo ankaŭ inkluzivas verkistojn de ĉiuj literaturaj ĝenroj, same kiel ĵurnalistojn kaj historiistojn.

PEN International havas sian ĉefsidejon en Londono kaj estas kunmetita de sendependaj PEN-Centroj en pli ol 100 landoj ĉirkaŭ la mondo, ĉiu el kiuj estas malfermita al verkistoj, ĵurnalistoj, tradukistoj, historiistoj kaj aliaj aktive okupiĝantaj pri iu ajn literaturo, sendepende de nacieco, raso, koloro aŭ religio.

Antaŭaj prezidantoj de PEN estis Alberto Moravia, Heinrich Böll, Arthur Miller, Mario Vargas Llosa, Homero Aridjis, Jiří Gruša, John Ralston Saul kaj Jennifer Clement, la unua virino en oficejo ekde la organizo estis fondita. La nuna prezidanto estas la turka verkisto Burhan Sönmez kaj la ĝenerala direktoro estas Caroline McCormick.

La klubo establis la sekvajn celojn:

  1. Antaŭenigi intelektan kunlaboradon kaj interkompreniĝon inter verkistoj;
  2. Krei tutmondan komunumon de verkistoj, kiu emfazus la centran rolon de literaturo en la evoluo de monda kulturo; kaj,
  3. Defendi literaturon kontraŭ la multaj minacoj al ĝia supervivo, kiujn prezentas la moderna mondo.

Kromaj taskoj de la organizo:

  1. G. Silfer, Eŭropa kulturo - eŭropaj kulturoj ?, Literatura Foiro, nr- 210, p. 181, jaro 35, aŭgusto 2004.

Previous Page Next Page