James Crafts | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 8-an de marto 1839 en Bostono, Masaĉusetso | ||||
Morto | 20-an de junio 1917 (78-jaraĝa) en Ridgefield, Konektikuto | ||||
Tombo | Church on the Hill Cemetery (en) vd | ||||
Loĝloko | Usono vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Harvard Universitato de Parizo Universitato de Hajdelbergo vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patrino | Marianne Crafts Ellison (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Organika kemio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Robert Bunsen vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
James Mason Crafts (1839-1917) estis usona kemiisto, esploristo, kiu renomiĝis pro la disvolviĝo de aromataj aciligaj kaj alkiligaj reakcioj kune kun Charles Friedel, en 1877.
Li estis la unua profesoro pri kemio en la Universitato Cornell, kaj pli malfrue profesoro pri kemio en la Masaĉuseca Instituto de Teknologio. Li estis protektito de la franca kemiisto Charles Friedel (1832-1899), kun kiu li sintezis sennombrajn aromatajn komponaĵojn ekde alkilaj kloridoj kaj acetilaj kloridoj. Per tiu reakcio oni povas krei aromatajn hidrokarbonidojn, ketonojn, aldehidojn, ktp.
La dokumento pri la reakcio estis publikigita de ambaŭ kemiistoj en 1877[1] per la titolo "Sur une nouvelle méthode générale de synthèse d'hydrocarbures, d'acétones, etc." donante klaran deklaron pri la rolo de la metala halogenido ("aluminia klorido") kiel katalizilo en la alkiligo samkiel aciligo de aromataj kombinaĵoj. Surbaze de tiu propono, oni povas diri ke unu triono de la tutmonda organika kemia produktado rilatas al aromataj kombinaĵoj kaj konsekvence la ĝenerala intereso pri la sintezo de ilia kemia manipulado.