Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Jan Massijs

Jan Massijs
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1509 (1509-01-01)
en Antverpeno
Morto 8-an de oktobro 1575 (1575-10-08) (66-jaraĝa)
en Antverpeno
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Habsburga Nederlando Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Quinten Matsijs Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Cornelis Massijs (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Quinten Matsijs la pli juna Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj A Merry Company
Venus Cythereia
The Ill-matched Pair
vdr

Jan Massijs, Massys, Matsys, Metsys, aŭ Matsijs[1] (Antverpeno, 1509 aŭ 1510 - 8a de oktobro 1575), estis flandra pentristo. Li estis filo de Quinten Matsijs "la maljuna", frato de Cornelis Massys kaj patro de Quentin Massys "la juna". Li estas konata pro siaj historiaj pentraĵoj, ĝenraj scenoj kaj pejzaĝoj. Li akiris reputacion ankaŭ kiel pentristo de nudaj virinoj, kiujn li pentris per sensualeco memoriga pri la Skolo de Fontainebleau.[2]

La impostokolektisto, pentraĵo de Jan Massijs.
Flora, 1559.

Li eniris en la gildo de pentristoj de Sankta Luko de Antverpeno en 1531, kaj estis ekzilita el la urbo en 1544 pro siaj kredoj protestantaj, same kiel sia frato. Li veturis tra Italio kaj probable tra Francio, post kio li revenis al Antverpeno en 1558.

Dum en liaj unuaj jaroj lia verko estis konfuzata kun tiu de lia patro, en la lasta fazo de sia produktado, jam per stilo tre influita de la itala kaj franca pentrartoj, li specialiĝis en la temo de la "nelicaj amaferoj" (Lot kaj liaj filinoj, Judit kun la kapo de Holofernes, ktp.), kun aŭdacaj kontrastoj de koloraro kaj tre detalema pentromaniero.[3]

  1. Eĉ estas kelkaj aliaj literumadoj.
  2. Jane Campbell Hutchison kaj Jan Van der Stock. "Jan Massys." Grove Art Online. Oxford Art Online. Oxford University Press. Web. 26a de majo 2017
  3. Slipo en la retejo de la Muzeo Prado Alirita la 26an de oktobro 2020.

Previous Page Next Page






چان ماتسيس ARZ Ян Масейс BE Jan Massijs BR Jan Massys Catalan Jan Matsys Czech Jan Massys Danish Jan Massys German Γιαν Μασσάις Greek Jan Matsys English Jan Massys Spanish

Responsive image

Responsive image