Ĉi tiu artikolo temas pri (homa) lingvo. Por programlingvo rigardu la paĝon Java (programlingvo). Por musikgrupo legu la artikolon Java (muzikgrupo). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Java (apartigilo). |
Java lingvo | |
natura lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Malajopolinezia lingvaro | |
Parolantoj | 68 300 000 |
Skribo | latina alfabeto, Pegon alphabet, malnova java skribo, Java alfabeto, Java latina alfabeto |
Lingva statuso | 1 sekura |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | jv |
ISO 639-3 | jav |
Glottolog | glob1245 |
Angla nomo | Javanese |
Franca nomo | javanais |
La java lingvo estas aŭstronezia lingvo parolata en la meza kaj orienta partoj de la insulo Javo en Indonezio. Tradicie por ĝi ekzistas aparta skribo, la java alfabeto, sed nuntempe la lingvo kutime skribatas per la latina alfabeto.
La lingvo java (cara Jawa) apartenas al la lingvo-familio de aŭstroneziaj lingvoj, al la grupo de la malajopolinezia lingvaro respektive al ties okcidenta branĉo.