John Abbott | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
John Abbott | |||||
Naskonomo | John Joseph Caldwell Abbott | ||||
Naskiĝo | 12-an de marto 1821 en Saint-André-Est | ||||
Morto | 30-an de oktobro 1893 (72-jaraĝa) en Montrealo | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Cerba kancero vd | ||||
Tombo | Mount Royal Cemetery (en) vd | ||||
Religio | Anglikanismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Kanado vd | ||||
Alma mater | McGill University Faculty of Law (en) vd | ||||
Partio | Konservativa Partio de Kanado vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Mary Bethune Abbott (en) vd | ||||
Infanoj | 8 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto advokato vd | ||||
Aktiva en | Otavo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Siro John Joseph Caldwell ABBOTT PC, KCMG, QC (naskita la 12-an de marto 1821 en St. Andrews, Kebekio - mortis la 30an de oktobro 1893 en Montrealo) estis kanada advokato, entreprenisto, profesoro kaj politikisto. En 1887/88 li estis urbestro de Montrealo. Li estis la tria Ĉefministro de Kanado de la 16-an de junio 1891 ĝis la 24-an de novembro 1892. Abbott estis la praavo de aktoro Christopher Plummer.
La 19-an de majo 1938, la Registaro de Kanado, reprezentita fare de la ministro respondesa por la Historiaj Ejoj kaj Monumentoj-Estraro de Kanado, honoris John Abbott, deklarante lin "persono de nacia historia signifo" por sia "elstara kaj eltenema kontribuo al kanada historio."
Lia plej memorinda politika komento estas "Mi malamas politikon" [1]. La plena citaĵo estis: "Mi malamas politikon kaj ĉion, kio estas konsiderata rilata al ĝi. Mi malamas balotkampanji, publikajn kunvenojn, publikajn paroladojn, voĉdonojn kaj ĉion, kion mi scias, estas ŝajne esenca por politiko - krom fari publikan laboron laŭ mia kapablo." [2]