John Lee Hooker | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | John Lee Hooker |
Naskiĝo | 22-an de aŭgusto 1917 en Clarksdale |
Morto | 21-an de junio 2001 (83-jaraĝa) en Los Altos |
Mortokialo | Malsano ![]() |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Okupo | |
Okupo | gitaristo komponisto kantaŭtoro kantisto diskografa artisto ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.johnleehooker.com |
John Lee HOOKER (22a de aŭgusto 1917 – 21a de junio 2001) estis usona blusa kantisto, kantoverkisto, kaj gitaristo. Li naskiĝis en Misisipio, kiel filo de terluisto kaj famiĝis ludante elektra-gitarecan adaptaĵon de Delta bluso. Hooker ofte aligis aliajn elementojn, kiaj parola bluso kaj komenca bluso de monta kamparo de Norda Misisipio. Li disvolvigis sian propran ritman stilon boogie, distinga el la stilo de la 1930aj kaj 1940aj jaroj piano-derivita boogie-woogie nome bugio. Kelkaj el liaj plej bonkvalitaj kantoj estas "Boogie Chillen'" (1948), "Crawling King Snake" (1949), "Dimples" (1956), "Boom Boom" (1962), kaj "One Bourbon, One Scotch, One Beer" (1966). Boogie Chillen' estis la plej populara rasregistraĵo (ĉe afrikusonanoj) de 1949.