John Locke | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
John Locke | |||||
Naskiĝo | 29-an de aŭgusto 1632 en Wrington, Somerset | ||||
Morto | 28-an de oktobro 1704 (72-jaraĝa) en High Laver | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Korinfarkto vd | ||||
Tombo | High Laver (en) vd | ||||
Religio | protestantismo vd | ||||
Etno | Angloj vd | ||||
Lingvoj | angla • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | ||||
Alma mater | Christ Church College (1652–1675) Westminster School (1647–) vd | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | John Locke vd | ||||
Patrino | Agnes Keene vd | ||||
Gefratoj | Thomas Locke (en) vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo verkisto sciencisto kuracisto politikisto jurfilozofo vd | ||||
Laborkampo | Filozofio, epistemologio, politika filozofio kaj medicino vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | An Essay Concerning Human Understanding ❦ Two Treatises of Government ❦ A Letter Concerning Toleration ❦ Some Thoughts Concerning Education ❦ Of the Conduct of the Understanding ❦ La Princo kaj la Ŝuisto vd | ||||
| |||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
John LOCKE [ĝan lak] (naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1632, mortis la 28-an de oktobro 1704) estis angla filozofo (kaj kuracisto), kiu disvolvigis kaj popularigis la bazan politikan filozofion de moderna demokratio. Li estis konsiderita unu el plej influaj pensuloj el la epoko de la Klerismo kaj estis konata kiel "Patro de la klasika liberalismo"[1][2][3] Locke fondis la skolon de brita empiriismo, sekvante la tradicion de Sir Francis Bacon, kiu staris kontraŭ tiu de raciismo fondita de Kartezio. Lia figuro estas same grava kiel la teorio de la socia kontrakto. Lia verkaro ege tuŝis la disvolvigon de la epistemologio kaj de la politika filozofio. Lia verkoj influis super Voltaire kaj Rousseau, super multaj pensuloj de la Skota Klerismo, same kiel ĉe la usonaj revoluciuloj. Liaj kontribuoj al la klasika respublikismo kaj al la liberala teorio estas respegulitaj en la Usona Deklaro de Sendependo.[4] Locke plejparte filozofiis pri la naturo de scio kaj pri politiko.
La teorio pri menso de Locke estas ofte citata kiel origino de la modernaj konceptoj de identeco kaj memo, figurante elstare en la verkaro de postaj filozofoj kiaj Hume, Rousseau, kaj Kant. Locke estis la unua kiu difinis la memon pere de kontinueco de konscio. Li postulis, ke je nasko la menso estas malplena tabulo aŭ tabula rasa. Male al la Kartezia filozofio bazita sur antaŭ-ekzistantaj konceptoj, li asertis, ke oni naskiĝas sen denaskaj ideoj, kaj ke scio estas anstataŭe determinita nur de la sperto derivita el la sensa percepto.[5]