Jona ligo estas tipo de kemia ligo kiu estiĝas per elektrostata allogo inter male ŝargitaj jonoj kaj estas la primara interago okazanta en jonaj kombinaĵoj. Jono estas atomo kiu perdis unu aŭ pliajn elektronojn (katjono) aŭ atomo kiu akiris unu aŭ pliajn elektronojn (anjono). Ĉi tiu transiĝo de elektronoj nomiĝas elektrovalento, en kontrasto al kovalento. En la plej simpla okazo, la katjono estas metala atomo kaj la anjono estas nemetala atomo, sed ĉi tiuj jonoj povas esti pli kompleksaj, ekzemple molekulaj jonoj kiel NH+
4 aŭ SO2−
4. En pli simplaj vortoj, jona ligo estas la translokiĝo de elektronoj de metalo al nemetalo por ke ambaŭ atomoj akiru plenan valentan ŝelon.
Estas grave rekoni ke ne povas ekzisti pura jona ligo – en kiu atomo "prenas" elektronon de alia. Ĉiuj jonaj kombinaĵoj havas iun gradon de kovalenta ligo, aŭ kunhavas elektronon. Do, la termino "jona ligo" estas uzata kiam la jona eco estas pli granda ol la kovalenta eco — tio estas, ligo en kiu ekzistas granda electronegativa diferenco inter la du atomoj, kaŭzante la ligon esti pli polara (jona) ol en kovalenta ligo kie elektronoj estas kunhavataj pli egale. Ligoj kun parte jona kaj parte kovalenta karaktero estas nomataj polaraj kovalentaj ligoj.
Jonaj kombinaĵoj konduktas elektron kiam fandofluaj aŭ en solvaĵo, sed tipe ne kiel solido. Jonaj kombinaĵoj ĝenerale havas altan fandopunkton, dependantan de la ŝargo de la jonoj el kiuj ili konsistas. Ju pli altaj la ŝargoj des pli fortaj estas la koheraj fortoj kaj des pli alta la fandopunkto. Ili ankaŭ emas esti solveblaj en akvo. Ĉi tie, la kontraŭa tendenco proksimume validas: ju pli malfortaj la koheraj fortoj, des pli granda la solvebleco.