Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Jukagira lingvaro

Jukagira lingvaro
Mapo
lingva familio
urala lingvaro
Lingva statuso 5 krize endanĝerigita
Lingvaj kodoj
  Glottolog yuka1259
Angla nomo Yukaghir
Franca nomo langues youkaguires
vdr
Areo kie Finnecaj, ugraj, samojedaj kaj jukagiraj lingvoj estas parolataj
  •  jukagiraj lingvoj
  •  samojedaj
  •  ugraj
  •  finnecaj
  • La Jukagiraj lingvoj (ankaŭ nomataj jukagiro-ĉuvanajodulaj en Rusio) estas familio de lingvoj parolataj en Rusio inter la Jukagiroj, Siberia popolo kiu loĝas ĉe la baseno de la rivero Kolima.

    La solaj du vivantaj anoj estas la Norda Jukagira lingvo (tundra) kaj la Suda Jukagira lingvo (ĉekolima). Ekzistas evidentaĵoj ke historie ekzistis almenaŭ du plu parencaj lingvoj: la omoka kaj la ĉuvana.

    La rilato kun aliaj lingvaroj estas plejparte nesciata. Ekzistas versioj de ĝia rilato kun la Uralaj lingvoj aŭ kun la nivĥa lingvo, kaj oni apartenigas jukagiran lingvaron al hipoteza nostrata superfamilio de lingvoj. Formale oni apartenigas jukagirajn lingvojn al grupo de prasiberiaj lingvoj kune kun aliaj lingvoj, kiuj ekzistis en Siberio antaŭ disvastigo de tungus-manĉura lingvaro en la regiono. La tuta familio estas konsiderata kiel endanĝerita.


    Previous Page Next Page