Georgi Miĥalkov | |
---|---|
Georgi Miĥalkov en 2014 | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Julian Modest |
Naskiĝo | 21-an de majo 1952 en Sofio, Bulgario[1] |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | bulgaro |
Ŝtataneco | Bulgario |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1973–) verkisto |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | recenzojn, novelojn, krimromanojn, romanojn |
Esperantistiĝis en | 1973[2] |
Julian MODEST (naskiĝis en Sofio en 1952, pseŭdonimo de Georgi Miĥalkov, bulgare en cirila alfabeto Георги Михалков) estas bibliotekisto, tradukisto kaj Esperanta verkisto el Bulgario. Li verkis teatraĵon, romanojn, sed ĉefe novelojn, kiuj eligas tute propran, riĉan, profunde homan kaj kortuŝan emoci-senton. Julian Modest estas regula kunlaboranto de la magazino Monato.