Juna amiko | |
![]() Kovrilpaĝo de la revuo, feb. 2016
| |
periodaĵo | |
---|---|
Speco | eduka revuo |
Formato | A5 |
Periodeco | trimonata |
| |
Posedanto | Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj |
Redaktisto | Stano Marček |
Establodato | Novembro 1972 |
Prezo | 13 ĝis 18 EUR jare (laŭlande) |
ISSN | 0230-1318 |
| |
Juna Amiko (kutime notata nurminuskle, do juna amiko) estas internacia esperanta progresiga revuo por legemuloj inter 10- kaj 100-jaraĝaj, eldonata de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) ekde 1972. La ĉefredaktoro ekde la jaro 2013 estas Stano Marček. Ekde la jaro 1987 la revuo aperas ĉiujare kvarfoje (februare, aprile, septembre kaj novembre). Ekde 2017 la revuo aperas plenkolore.