Kalgario | |
angle Calgary, esperante Kalgario | |
urbo | |
Kalgario
| |
Oficiala nomo: Calgary | |
Moto: Onwards (Antaŭen) | |
Kromnomo: Cowtown, The Stampede City | |
Ŝtato | Kanado |
---|---|
Provinco | Alberto |
Regiono | Kalgaria Regiono |
Historia regiono | Kulturo Clovis |
Transporto | - |
- ŝoseo | Provinca ŝoseo 1 Trans-Kanada Ŝoseo |
- metroo | C-Trajno |
- flughaveno | Internacia Flughaveno Kalgario |
- fervojo | Kanad-Pacifika Fervojo |
Konataj lokoj | Muzeo Glenbow, Vilaĝo Heredaĵa Parko, Fortikaĵo Calgary |
Turo | Kalgaria Turo |
Riveroj | Bow, Elbow |
Situo | Kalgario |
- alteco | 1 048 m s. m. |
- koordinatoj | 51° 3′ N 114° 4′ U / 51.050 °N, 114.067 °U (mapo) |
Areo | 825,29 km² (82 529 ha) |
- de metropolo | 5 107,55 km² (510 755 ha) |
Loĝantaro | 1 096 833 (2011) |
- de metropolo | 1 214 839 |
Denseco | 1 329,03 loĝ./km² |
Akvorezervujo | Akvorezervujo Glenmore |
Parkoj | 7
|
Fondita | 1875 |
Gvidantaro | Urbokonsilio de Kalgario |
Urbestro | Jyoti Gondek (ekde 2021) |
Plej facila aliro | al Roka Montaro |
Horzono | UTC (UTC-7) |
- somera tempo | UTC (UTC-6) |
Poŝtkodo | T1Y ĝis T3R |
Telefona antaŭkodo | +1-403, +1-587 |
Festivaloj | Kalgaria Stampedo, Lilaka Festo |
Zoologia ĝardeno | Kalgaria Zoo |
| |
| |
| |
Vikimedia Komunejo: Calgary | |
Retpaĝo: www.calgary.ca | |
Kalgario (angle Calgary) estas urbo en la provinco Alberto, en okcidenta Kanado. Ĝi situas en la sudo de la provinco en regiono de montetoj kaj ebenoj, 80 km oriente de la Roka Montaro. Ĝi estas la plej granda urbo de Alberto kaj la tria plej granda en Kanado; ĝi estas la plej granda metropola regiono en Kanado inter Toronto kaj Vankuvero.
Kalgario estas bone konata kiel cel-loko por vintraj sportoj kaj ekoturismo, proksima al pluraj montaj ripoz-lokoj. La ekonomio de Kalgario fokusiĝas unuavice je la nafto-industrio, sed agrikulturo, turismo kaj teknologiaj industrioj ankaŭ grave kontribuas al la rapida ekonomia kreskado de la urbo. Kalgario nun havas la duan plej altan koncentriĝon de ĉef-oficejoj en Kanado. La urbo ankaŭ gastigas plurajn grandajn festivalojn ĉiujare, inkluzive de la Kalgaria Stampedo, la Festivalo de Popol-Muziko, la Lilaka Festo, kaj la dua plej granda kariba festivalo en Kanado (Carifest). Kalgario estis la unua kanada urbo, kiu gastigis la Vintrajn Olimpikojn, en 1988.