Kalgoorlie | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 6430 • 6433 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 30 841 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 299 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 45′ S, 121° 28′ O (mapo)-30.748888888889121.46611111111Koordinatoj: 30° 45′ S, 121° 28′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 468 m [+] | ||
Areo | 103,1 km² (10 310 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Kalgoorlie, parto de la Urbo Kalgoorlie-Boulder, estas urbo de la regiono Goldfields-Esperance de Okcidenta Aŭstralio, Aŭstralio, situa je 595 km oriente-nordoriente de Perth fine de la Granda Orienta Aŭtoŝoseo Great Eastern Highway. La urbo estis fondita en 1893 dum la orimpetego de Coolgardie, kaj situas ĉe la tielnomita "Golden Mile" (Ora Mejlo). Ĝi estas ankaŭ la lasta celo de la itineroj Goldfields Water Supply Scheme kaj la Golden Pipeline Heritage Trail.
Laŭ la censo de 2011, Kalgoorlie havis 31,107 loĝantojn, kio faras ĝin la plej granda urba centro en la regiono Goldfields-Esperance kaj la kvina plej granda en Okcidenta Aŭstralio.[1]
La nomo Kalgoorlie derivas el la vorto de lingvo ŭangai nome Karlkurla, signife "silkoperlejo" (Marsdenia australis).[2]