Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Kalorimetrio

La unua glaciokalorimetro en la mondo, uzita en 1782, de Antoine Lavoisier kaj Pierre-Simon Laplace, por mezuri la varmon eligitan en diversaj kemiaj ŝanĝoj; kalkuloj estis bazitaj sur la malkovro, fare de Joseph Black, de latenta varmo. Tiuj eksperimentoj markis la fondon de termokemio.
Snellen-rekta kalorimetria ĉambro, Universitato de Otavo.[1]
Nerekta kalorimetria metabola ĉaro mezuras oksigenasimiladon kaj CO2-produktadon de spontanee spiranta homo (diluometodo kun kanopeokapuĉo).

Kalorimetrio estas la scienco pri la mezurado de atributoj de kemiaj reakciojfizikaj ŝanĝojfazaj ŝanĝoj por kalkuli la varmon asociitan kun tiuj ŝanĝoj. Kalorimetrio estas farata per kalorimetro. La vorto kalorimetrio estas derivita de la latina calor, kun la signifo varmo kaj la greka vorto μέτρον (metron), kun la signifo mezuro. Skota kuracisto kaj sciencisto Joseph Black, kiu estis la unua kiu rekonis la distingon inter varmo kaj temperaturo, laŭdire estas la fondinto de la scienco de kalorimetrio.[2]

Per nerekta kalorimetrio oni kalkulas la varmon kiun produktas vivantaj organismoj, mezurante aŭ la produktadon de karbondioksido kaj forĵetita nitrogeno, (ofte amoniako en akvaj organismoj, aŭ ureo en surteraj), aŭ de la konsumo de oksigeno. Lavoisier notis en 1780 ke varmoproduktado povas esti tiel antaŭdirita de oksigenforuzo, uzante multoblan regreson. La teorio pri Dinamika EnergiBuĝeto klarigas kial tiu metodo estas ĝusta. Varmo generita de vivantaj organismoj estas mezurebla per rekta kalorimetrio, en kiu la tuta organismo estas metita en kalorimetron por la mezurado.

La aparato diferenca skana kalorimetrio, ebligas registri datumojn pri malgrandaj kvantoj de materio. La aparato hejtas la provaĵon laŭ regata rapido kaj registras la varmofluon aŭ en aŭ el la specimeno.

  1. Reardon, Francis D.; Leppik, Kalle E.; Wegmann, René; Webb, Paul; Ducharme, Michel B.; & Kenny, Glen P. (2006). The Snellen human calorimeter revisited, re-engineered and upgraded: design and performance characteristics. Med Bio Eng Comput, 44:721–728.
  2. Laidler, Keith, J.. (1993) The World of Physical Chemistry. Oxford University Press. ISBN 0-19-855919-4.

Previous Page Next Page