Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Kampartero

Situo de Kampartero en Kastilio, Hispanio

Koordinatoj: 42° 0′ N 4° 32′ O / 42.000 °N, 4.533 °O / 42.000; 4.533 (mapo)

Kampartero, en hispana origine Tierra de Campos estas natura komarko de Hispanio, situanta en la regiono de Kastilio-Leono, kiu etendas tra la provincoj Palencio, Valadolido, Zamoro kaj Leono.

Ties origino estas en la nomitaj Gotaj Kampoj (Campi GothiciCampi Gothorum), zono de speciala gravo por la Regno Visigota ĉar plej parto de la visigota loĝantaro setlis dekomence en tiu komarko fine de la 5-a jarcento, kiam ĝi estis forpelita de la sudo de la Gaŭlio fare de la etendismo de la frankoj. Poste tiu loĝantaro disiĝis tra aliaj lokoj de la antikva Hispania aŭ setlis en Toledo, la ĉefurbo de ilia regno.

La unua aludo kiel Gotaj Kampoj al tiu komarko kamparana aperis en la Kroniko Albeldense, en la citaĵo «Campos quos dicunt Goticos usque adflumen Dorium eremauit, et xpistianorum regnum extendit».[1] Eĉ sen dokumenta atesto, kutime oni asertas, ke tiu nomo devenas de la visigotoj.[2]

Tiu komarko, spite ties grandan senton de identeco, kun similaj karakteroj geografiaj, ekonomiaj, sociaj kaj historiaj, ne ĝuas la necesan leĝan agnoskon por sia administra disvolviĝo, pro kio kelkaj el ties municipoj organiziĝis en municiparoj kiel unika leĝa formulo kiu permesas al ili plibonigon de la administrado de kelkaj servoj publikaj municipaj.[3]

  1. LA TIERRA DE CAMPOS Y SUS BASES ECOLÓGICAS EN EL SIGLO XIV, konsultita la 26an de aŭgusto 2010, Vaca Lorenzo, Ángel, STVDIA HISTORICA. HISTORIA MEDIEVAL paĝo 3.
  2. Vaca, op. cit., p. 4
  3. Art.46 de la Statuto de Aŭtonomeco de Kastilio-Leono

Previous Page Next Page