Modilono aŭ kantilevro estas rigida struktura elemento, kia trabo aŭ lameno, ankrita ĉe nur unu pinto al (kutime vertikala) subteno el kiu ĝi estas elstaranta. Kantilevroj povas esti konstruitaj ankaŭ el ĵaluzioj aŭ simila cementa strukturo. Kiam ĝi estas subtenanta strukturan ŝarĝon, la kantilevro portas la ŝarĝon al subtenejo kie ĝi estas devigita fare de momanto kaj de ŝera ŝarĝado.[1]
Laŭ Francisko Azorín modilono estas Ĉiu el la konzoletoj kiuj, sub kornico, alero, balkono, formas ornaman vicon.[2] Li indikas etimologion el la greka mutilos (konko) kaj de tie la latina mutulus (konzoleto).[3]