Kent (Rod-Insulo) | |
Mapo | |
Situo en Rod-Insulo | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | 1750 |
---|---|
Ŝtato | Usono |
Subŝtato | Rod-Insulo |
Ĉefurbo | |
Plej granda urbo | Warwick |
Areo - Sume - Tero - Akvo |
487 km² 440 km² 47 km² |
Loĝantaro - Censo en 2000: - Loĝdenso: |
167.090 379 / km² |
Nomita laŭ: Kent en Anglio | |
Kantono Kent estas unu el la kvin kantonoj de la usona subŝtato Rod-Insulo. Ĝia plej granda urbo estas Warwick.
Kent limas al ĉiuj kvar aliaj kantonoj de Rod-Insulo kaj krome al du kantonoj de Konetikuto:
Bristol kaj Newport situas aliflanke de la golfo de Narragansett, kies bordo konsistigas la orientan limon de Kent. La aliaj limoj estas teraj.
Centre de la kantono situas la bar-lago Flat River Reservoir, kiun nutras tri riveroj: Big, Carr kaj Quidnick. Ĝia elfluaĵo iĝas parto de rivero Pawtuxet, kiu verŝiĝas en la golfon.